Francio
Internacia Kongreso 2010
Afiŝita de EsperantoLand je 28 marto, 2010 - 20:41.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
La asocio EsperantoLand okazigos internacian Esperanto-kongreson en la dua semajno de aŭgusto en la bela kaj histoririĉa urbo Strasburgo - centre en Eŭropo, je la limo inter Francio kaj Germanio, do en tre taŭga loko por Esperanto-renkontiĝo. Kiel kongresejon ni antaŭvidas hotelon en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Loĝado eblos tie aŭ en alia hotelo aŭ gastejo de la urbo.
Kongresi somere en bela urbo
La unua "Internacia Kongreso" (IK) okazos ĉi-aŭguste en Strasburgo. Ni invitas vin kunveni en ĉi tiu bela eŭropa urbo kun vidindaj konstruaĵoj.
Pri Esperanto, Esperanto-agado kaj la ekstera mondo
En la kongresa parto ni planas prelegojn kaj diskutojn pri Esperantujo kaj Esperanto-agado, sed ankaŭ prezentojn pri la “ekstera mondo” - do fakajn kaj eble popularsciencajn prelegojn. En la parto pri Esperantujo kaj Esperanto-agado la gvida demando estos:
"Kiel disvastigi Esperanton, kiel kreskigi Esperantujon?"
Kion ni faru kaj povas realisme fari pri publikaj rilatoj aŭ rilate al instruado? Kiel informi loke aŭ sukcese gvidi grupon? Kiaj strukturoj necesas por antaŭenigi la revon kaj la realecon de Esperanto? Kiujn specifaĵojn prezentas ekzemple Afriko, Nepalo aŭ Suda Ameriko kaj kiujn Eŭropo? Jen kelkaj eblaj demandoj.
Ni krome planas plurajn kulturajn aranĝojn, ekzemple pri libroj kaj koncerton.
Ĝui la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon
Ni antaŭvidas promenojn al la vidindaĵoj de la urbo kaj ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo (ekzemple al la katedralo, „Petite France“, boata vizitado, eŭropaj parlamento kaj konsilio, kavoj, muzeoj; vin-itinero, Colmar, Mulhouse, kastelo Haut-Koenigsbourg).
Internacia partoprenantaro
Ni atendas partoprenon de homoj el pluraj landoj kaj certas, ke regos bela internacia etoso. Ja la kongresurbo troviĝas rekte ĉe la limo de Francio kaj Germanio, proksime de Svislando, ne tro for de Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando...
Kongresejo proksime de la urbocentro
La kongresejo troviĝas en kvaronhora piedira distanco de la centro de Strasburgo (ekzemple la katedralo). La hotelo ofertas konvenajn salonojn kaj ĉambrojn de diversa grandeco kaj tiel ebligas komfortan kunvenon en unu domo.
Ĉu vi interesiĝas?
Eble ĵetu rigardon al nia retejo...
Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo
Afiŝita de ArnoLagrange je 23 februaro, 2010 - 15:27.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|


Interasocia Renkontiĝo kunorganizita de SAT-Amikaro, Espéranto-France, francaj esperantaj Fervojistoj, Geinstruistoj, Katolikoj, ... laŭ invito de Langvedoka-Rusiljona Federacio
3a Somera Universitato de EDE
Afiŝita de bert je 26 januaro, 2010 - 23:09.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), sekcio okcident-franca invitas vin al la 3a Somera Universitato, al renkontiĝo de la militantoj kaj simpatiantoj de EDE kaj de iliaj familioj
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
36a Internacia Semajno de Esperanto
Afiŝita de j-françois Pass... je 24 januaro, 2010 - 19:07.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
La asocio ESPERANTO, KULTURO KAJ PROGRESO proponas al vi lerni aŭ perfektigi vian scipovon pri Esperanto.
Samtempe,trapasu agrablajn feriojn ĉe mediteranea marbordo en ripoza parko.
Ni proponas plurnivelajn kursojn, ekskursojn kaj distran programon.
Ni atendas vin !!
Someraj kursoj/staĝoj en kastelo Greziljono
Afiŝita de bert je 19 januaro, 2010 - 17:19.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Someraj 1-semajnaj kursoj/kursoj kun ekskursoj kaj aktivaĵoj en la fama franca kastelo kaj parko Greziljono/Grésillon. En la retejo, iru al la agendo kaj poste al la Someraj kursoj.
Kurso de Eo laŭ matematika vidpunkto
Afiŝita de bert je 19 januaro, 2010 - 16:57.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
- Esperanto laŭ matematika vidpunkto, kurso gvidata de Christian RIVIÉRE en Esperanto.
- Jen nia agendo, jen aliĝilo kaj informoj je formato PDF kaj DOC.
- Ĉefa celo : Analizo kaj instruado de Esperanto laŭ maniero pli adekvata al homoj matematikemaj aŭ logikemaj. Debato pri diversaj temoj rilataj al Esperanto, al matematiko aŭ preferinde al iliaj komunaj karakteroj, pensmanieroj...
- Kromaj celoj : Prezentado de kelkaj facilaj temoj de la fako matematiko (antaŭscio ne necesa). Trejnado al komento kaj al eldiro de facilaj teoremoj kaj ekvacioj (nur por konsciigi ke eĉ tiufake Esperanto uzeblas).
- Vesperaj aktivaĵoj : Poezio (Christian Rivière, Francujo). Glit-fluto (Martin Meyer, Suisse) ...
FESTO 2010
Afiŝita de Aleks ks je 18 januaro, 2010 - 11:08.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
FESTO ! FESTO ! FESTO ! Tiel estis en 2009 kaj estis bona renkontiĝo. Do, jes, ja, FESTO okazos en 2010, en Tuluzo, inter la 13a ĝis 20a de aŭgusto, kun karavano el IJS al FESTO. BEMI pripensas organizadon de bicikla karavano al FESTO. Adreso: CROUS Toulouse; 118, route de Narbonne 31077 Toulouse, France
"Café Espéranto" - Kafeja rendevuo.
Afiŝita de cafe_esperanto je 5 januaro, 2010 - 12:19.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
"Café Esperanto" estas esperanta rendevuo en trinkejo, kiu okazas vespere unufojmonate*, en Parizo, Francio.
Ĉiuj niveloj estas bonvenaj, por malkovri, lerni, paroli, praktikti esperanton.
Loko : L'APOSTROPHE Café - 23 rue de la Grange aux Belles - PARIS 75010
Regiona Staĝo de Esperanto en Villers lès Nancy Francio
Afiŝita de Andreo68 je 22 decembro, 2009 - 12:02.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Regiona staĝo kun 3 nivelaj kursoj kaj prelego fare de Eduard
Borsboom kaj distra vespero
6a monata rendevuo "Café espéranto" en Parizo
Afiŝita de cafe_esperanto je 12 oktobro, 2009 - 13:10.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
"Café espéranto" estas vespera pariza rendevuo, monate en malsama kafejo, inter esperanto-parolantoj, komencentoj, memlernantoj kaj scivolemuloj pri esperanto.
Novembre : En la kafejo "La commune" - 3 rue d'Aligre - 75012 Paris











