Prelego

67-a IJK (internacia Junulara Kongreso)

Afiŝita de TEJO-oficejo je 27 aŭgusto, 2010 - 17:25.
bildo de TEJO-oficejo
Urbo: Hlibivka (Kievo/Kijivo)
Lando: Ukrainio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 14 jul 2011 - 14:00
Finas: 21 jul 2011 - 14:00
Kontakto: ijk-67 (ĉe) ukr.net
Retejo: http://www.ijk-67.retejo.info
Kategorioj: Alia evento | Ekskurso | Koncerto | Kongreso | Kurso | Prelego | Seminario
Temoj: Kulturo | Movado | Naturo | Politiko | Ripozado
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.


Ukrainio bonvenigas IJK-n! La ejo estas sportejo de la politeknika universitato (KPI) kiu troviĝas en la vilaĝo Hlibivka, 30km norde de Kievo/Kijivo, ĉe la "kieva maro" (la akvorezervejo de Kievo/Kijivo).


Aŭtunaj Tagoj 2010

Afiŝita de brilanto je 11 julio, 2010 - 11:29.
bildo de brilanto
Urbo: Tallinn kaj Tartu
Lando: Estonio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 10 sep 2010 - 11:30
Finas: 12 sep 2010 - 14:30
Kontakto: eafmendoj (ĉe) esperanto.fi
Retejo: http://www.esperanto.fi/attitolo.htm
Kategorioj: Ekskurso | Koncerto | Kongreso | Prelego
Temoj: Kulturo | Movado | Ripozado | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Aŭtunaj Tagoj estas tradicia aŭtuna, kultura aranĝo de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando), ĉifoje kunlabore kun EAE (Esperanto-Asocio de Estonio).
Ni renkontas en Tallinn kaj daŭrigas buse al Tartu, kun prelegoj, interŝanĝoj.


47-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)

Afiŝita de brilanto je 11 julio, 2010 - 11:20.
bildo de brilanto
Urbo: Priekuļi (Cēsu distrikto)
Lando: Latvio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 9 jul 2011 - 18:00
Finas: 16 jul 2011 - 12:00
Kontakto: Margarita.Zelve (ĉe) gmail.com
Retejo:
Kategorioj: Ekskurso | Koncerto | Kongreso | Kurso | Prelego | Seminario
Temoj: Kulturo | Movado | Ripozado | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

INFORMILO N-ro 1

pri la 47-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET- 47) okazontaj ekde la 9-a de julio
ĝis la 16-a de julio, 2011 en Priekuļi (Cēsu distrikto), Latvio

Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 47-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-47) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

Tempo: BET-47 funkcios de la 9a ĝis la 16a de julio 2011.
Loko: BET-47 okazos en Priekuļi – vilaĝo situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis (fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio.
BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.
Temo: Latva folkloro tra jarcentoj
Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia, Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

Aliĝkotizo: | Latvio, Litovio, Estonio | Ekssocialismaj landoj | Ceteraj landoj
ĝis la 31.12.2010 | 15 EUR | 20 EUR | 25 EUR
ĝis la 31.03.2011 | 20 EUR | 25 EUR | 30 EUR
poste kaj surloke | 25 EUR | 30 EUR | 35 EUR

Infanoj ĝis 15 jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj, handikapuloj pagas 50%.
Proksimuma kurzo: 1 LVL = 1,4 EUR, 1 EUR = 0,7 LVL
Loĝado: ni proponas jenajn loĝeblecojn:
1) po 5 EUR diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Agrikultura teknikumo (sen varmega akvo);
2) po 7-10 EUR diurne por persono en 4-7 lita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;
3) po 12-15 EUR diurne por persono en dulita kaj trilita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;
4) ekde 25-100 EUR diurne por persono en hoteloj de la urbo Cēsis.

Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
aŭ retadreso: Margarita.Zelve@gmail.com
Samtempe pagu aliĝkotizon.

Pageblecoj:
1) sendi poŝte al LatEA (al kasistino Aina Januševska) kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;
2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-47);
3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom en speciale interkonsentitaj kazoj).

Kontakteblecoj:
1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
2) rete: Margarita.Zelve@gmail.com
3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve), + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)


SES 2010 (Somera Esperanto-Studado)

Afiŝita de petro666 je 18 majo, 2010 - 20:08.
bildo de petro666
Urbo: Piešťany
Lando: Slovakio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 2 jul 2010 - 14:00
Finas: 10 jul 2010 - 12:00
Kontakto: ses (ĉe) lernu.net
Retejo: http://www.lernu.net/ses
Kategorioj: Ekskurso | Kurso | Prelego
Temoj: Edukado | Lingvo | Movado | Ripozado | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka banurbo Piešťany, situanta 80 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava kaj 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...


46-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)

Afiŝita de brilanto je 18 aprilo, 2010 - 10:49.
bildo de brilanto
Urbo: Visaginas
Lando: Litovio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 26 jun 2010 - 18:00
Finas: 4 jul 2010 - 12:00
Kontakto: litova.ea (ĉe) mail.lt
Retejo: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET46
Kategorioj: Ekskurso | Koncerto | Kongreso | Kurso | Prelego | Seminario
Temoj: Kulturo | Movado | Ripozado | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Tradicia somera renkontiĝo de Baltlandaj esperantistoj kie ĉiuj estas bonvenaj.

Samtempe okazos kongreso de TEĴA (Tutmonda Esperanto-Ĵurnalista Asocio)

Celoj kaj taskoj:
Studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi ĉefajn nuntempajn taskojn de la
Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.

BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET-46 estas dediĉata al la 35-jariĝo de la urbo Visaginas.

Loko:
BET-46 okazos en la orient-litovia urbo Visaginas, kiu situas 150 kilometrojn de la litovia ĉefurbo Vilnius, proksime al la landlimo kun Belorusio. En la multnacia urbo loĝas 30000 personoj de pli ol 40 nacioj.
Ĝi okupas 896 hektarojn, el kiuj preskaŭ duono estas belega pinarbaro. La urbo estas fondita en 1975 [por la laboristoj kaj konstruantoj de la kerncentralo Ignalina, kiu ĉesis funkcii fine de 2009] kaj estas la plej juna urbo de Litovio. La urbo situas sur bordo de la lago Visaginas. La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj. En la urbo mem kaj apud ĝi estas 13 lagoj kaj lagetoj; kaj en la ĉirkaŭurba dek-kilometra zono estas 110 lagoj kaj lagetoj. Pro la arbaroj kaj
montetoj ĉi tiu regiono estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia Finnlando. La blazono de la urbo Visaginas estas arĝenta gruo sur blua fono. Tra Visaginas iras grava internacia fervojlinio Sankt-Peterburgo – Daugavpils – Vilnius – Varsovio – Berlino.

BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia Studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (str. Festivalio 7), kie estas luksaj kondiĉoj por la laboro de BET-46.
Partoprenantoj de BET-46 povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro (salonoj, aŭditorioj, modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k.a.).Visaginas estas facile atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile. BET-46 ĝuos ĉiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro.

Tempo:
BET-46 funkcios ekde la 26a de junio ĝis la 4a de julio 2010. Oni povas veni al la urbo jam la 25an de junio. Antaŭ kaj post BET-46 oni povos kontraŭ moderaj prezoj aktive ripozi apud Visaginas en altkvalitaj vilaĝaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesatoj pri tio bonvolu peti informojn ĉe la Organiza Komitato.

Partopreno:
Ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ el ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto da partoprenantoj ne estas limigata.

Aliĝo:
Por aliĝi necesas plenigi la aldonatan aliĝilon kaj sendi ĝin al la Litova Esperanto-Asocio (p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio). Eblas aliĝi telefakse (+370-37-228616) aŭ rete (litova.ea@mail.lt). Samtempe necesas pagi la aliĝkotizon. Pliaj aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.

Aliĝkotizo
Ekde la 1a de aprilo 2010 la kotizo por ĉiuj kategorioj kreskas je pliaj 15 lidoj (do, 60, 70, 80, 90 lidoj). Infanoj, lernantoj kaj studentoj ne pagas aliĝkotizon. La kotizo pageblas en ajna konvertebla valuto.
Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.


27-a IF (Internacia Festivalo)

Afiŝita de brilanto je 18 aprilo, 2010 - 10:31.
bildo de brilanto
Urbo: Nördlingen
Lando: Germanio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 27 dec 2010 - 18:00
Finas: 3 jan 2011 - 12:00
Kontakto: hdp (ĉe) internacia-festivalo.de
Retejo: http://www.internacia-festivalo.de/
Kategorioj: Ekskurso | Festivalo | Koncerto | Kurso | Prelego | Seminario
Temoj: Kulturo | Movado | Politiko | Ripozado | Scienco | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Tradicia internacia aranĝo por mezjunuloj kun tre riĉa programo, ĉifoje en la sudgermana mezepokdevena urbo Nördlingen (Bavario): la kunvenejo estas nova kaj situas rekte ĉe la kompleta urbomuro

- Tuttaga ekskurso al Munkeno
- Vintra Universitato de AIS


Internacia Esperanto-Konferenco 2010

Afiŝita de ericl je 8 marto, 2010 - 00:32.
bildo de ericl
Urbo: Herzberg
Lando: Germanio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 17 jul 2010 - 14:00
Finas: 23 jul 2010 - 13:00
Kontakto:
Retejo: http://osiek.org
Kategorioj: Ekskurso | Ekspozicio | Koncerto | Kurso | Prelego
Temoj: Kulturo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Internacia Esperanto-Konferenco - 2010
OSIEK - Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
Temo: Kial Esperanto estas revolucia lingvo?


6-a SUMIRE - Sudminasa Renkontigxo de Esperanto

Afiŝita de esperanton je 5 februaro, 2010 - 11:52.
bildo de esperanton
Urbo: Pouso Alegre
Lando: Brazilo
Regiono: Ameriko
Ekas: 30 majo 2010 - 08:30
Finas: 30 majo 2010 - 17:00
Kontakto: esperanton (ĉe) gmail.com
Retejo: http://www.sudminasa.wordpress.com
Kategorioj: Prelego
Temoj: Movado
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

La plej grava renkontigxo de la suda regiono de la sxtato de Minas Gerajso.
Venu, vi estas bonvena!!!


Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2010

Afiŝita de Aleks ks je 18 januaro, 2010 - 11:28.
bildo de Aleks ks
Urbo: Los Cocos, Santa Cruz del Norte
Lando: Kubo
Regiono: Ameriko
Ekas: 24 jul 2010 - 14:00
Finas: 31 jul 2010 - 14:00
Kontakto: oficejo (ĉe) tejo.org
Retejo: http://www.tejo.org/ijk/2010/
Kategorioj: Ekskurso | Festivalo | Koncerto | Kongreso | Kurso | Prelego
Temoj: Kulturo | Lingvo | Movado | Ripozado | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

June kaj Kune, venu festi kun ni cxestranda dometaro!


Regiona Staĝo de Esperanto en Villers lès Nancy Francio

Afiŝita de Andreo68 je 22 decembro, 2009 - 12:02.
bildo de Andreo68
Urbo: Nancy
Lando: Esperantujo | Francio
Regiono: Eŭropo
Ekas: 5 mar 2010 - 17:00
Finas: 7 mar 2010 - 15:00
Kontakto: thibias.jean-luc (ĉe) wanadoo.fr
Retejo: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr
Kategorioj: Prelego | Seminario
Temoj: Edukado | Kulturo | Lingvo | Turismo
Partoprenontoj :
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Regiona staĝo kun 3 nivelaj kursoj kaj prelego fare de Eduard
Borsboom kaj distra vespero