Komencintoj
67-a IJK (internacia Junulara Kongreso)
Afiŝita de TEJO-oficejo je 27 aŭgusto, 2010 - 17:25.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|

Ukrainio bonvenigas IJK-n! La ejo estas sportejo de la politeknika universitato (KPI) kiu troviĝas en la vilaĝo Hlibivka, 30km norde de Kievo/Kijivo, ĉe la "kieva maro" (la akvorezervejo de Kievo/Kijivo).
Aŭtunaj Tagoj 2010
Afiŝita de brilanto je 11 julio, 2010 - 11:29.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Aŭtunaj Tagoj estas tradicia aŭtuna, kultura aranĝo de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando), ĉifoje kunlabore kun EAE (Esperanto-Asocio de Estonio).
Ni renkontas en Tallinn kaj daŭrigas buse al Tartu, kun prelegoj, interŝanĝoj.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
47-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)
Afiŝita de brilanto je 11 julio, 2010 - 11:20.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
INFORMILO N-ro 1
pri la 47-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET- 47) okazontaj ekde la 9-a de julio
ĝis la 16-a de julio, 2011 en Priekuļi (Cēsu distrikto), Latvio
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 47-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-47) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
Tempo: BET-47 funkcios de la 9a ĝis la 16a de julio 2011.
Loko: BET-47 okazos en Priekuļi – vilaĝo situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis (fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio.
BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.
Temo: Latva folkloro tra jarcentoj
Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia, Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.
Aliĝkotizo: | Latvio, Litovio, Estonio | Ekssocialismaj landoj | Ceteraj landoj
ĝis la 31.12.2010 | 15 EUR | 20 EUR | 25 EUR
ĝis la 31.03.2011 | 20 EUR | 25 EUR | 30 EUR
poste kaj surloke | 25 EUR | 30 EUR | 35 EUR
Infanoj ĝis 15 jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj, handikapuloj pagas 50%.
Proksimuma kurzo: 1 LVL = 1,4 EUR, 1 EUR = 0,7 LVL
Loĝado: ni proponas jenajn loĝeblecojn:
1) po 5 EUR diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Agrikultura teknikumo (sen varmega akvo);
2) po 7-10 EUR diurne por persono en 4-7 lita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;
3) po 12-15 EUR diurne por persono en dulita kaj trilita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;
4) ekde 25-100 EUR diurne por persono en hoteloj de la urbo Cēsis.
Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
aŭ retadreso: Margarita.Zelve@gmail.com
Samtempe pagu aliĝkotizon.
Pageblecoj:
1) sendi poŝte al LatEA (al kasistino Aina Januševska) kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;
2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-47);
3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom en speciale interkonsentitaj kazoj).
Kontakteblecoj:
1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
2) rete: Margarita.Zelve@gmail.com
3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve), + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)
46-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)
Afiŝita de brilanto je 18 aprilo, 2010 - 10:49.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Tradicia somera renkontiĝo de Baltlandaj esperantistoj kie ĉiuj estas bonvenaj.
Samtempe okazos kongreso de TEĴA (Tutmonda Esperanto-Ĵurnalista Asocio)
Celoj kaj taskoj:
Studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi ĉefajn nuntempajn taskojn de la
Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET-46 estas dediĉata al la 35-jariĝo de la urbo Visaginas.
Loko:
BET-46 okazos en la orient-litovia urbo Visaginas, kiu situas 150 kilometrojn de la litovia ĉefurbo Vilnius, proksime al la landlimo kun Belorusio. En la multnacia urbo loĝas 30000 personoj de pli ol 40 nacioj.
Ĝi okupas 896 hektarojn, el kiuj preskaŭ duono estas belega pinarbaro. La urbo estas fondita en 1975 [por la laboristoj kaj konstruantoj de la kerncentralo Ignalina, kiu ĉesis funkcii fine de 2009] kaj estas la plej juna urbo de Litovio. La urbo situas sur bordo de la lago Visaginas. La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj. En la urbo mem kaj apud ĝi estas 13 lagoj kaj lagetoj; kaj en la ĉirkaŭurba dek-kilometra zono estas 110 lagoj kaj lagetoj. Pro la arbaroj kaj
montetoj ĉi tiu regiono estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia Finnlando. La blazono de la urbo Visaginas estas arĝenta gruo sur blua fono. Tra Visaginas iras grava internacia fervojlinio Sankt-Peterburgo – Daugavpils – Vilnius – Varsovio – Berlino.
BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia Studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (str. Festivalio 7), kie estas luksaj kondiĉoj por la laboro de BET-46.
Partoprenantoj de BET-46 povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro (salonoj, aŭditorioj, modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro, videoekipaĵoj por internaciaj forestaj konferencoj k.a.).Visaginas estas facile atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile. BET-46 ĝuos ĉiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro.
Tempo:
BET-46 funkcios ekde la 26a de junio ĝis la 4a de julio 2010. Oni povas veni al la urbo jam la 25an de junio. Antaŭ kaj post BET-46 oni povos kontraŭ moderaj prezoj aktive ripozi apud Visaginas en altkvalitaj vilaĝaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesatoj pri tio bonvolu peti informojn ĉe la Organiza Komitato.
Partopreno:
Ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ el ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto da partoprenantoj ne estas limigata.
Aliĝo:
Por aliĝi necesas plenigi la aldonatan aliĝilon kaj sendi ĝin al la Litova Esperanto-Asocio (p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio). Eblas aliĝi telefakse (+370-37-228616) aŭ rete (litova.ea@mail.lt). Samtempe necesas pagi la aliĝkotizon. Pliaj aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.
Aliĝkotizo
Ekde la 1a de aprilo 2010 la kotizo por ĉiuj kategorioj kreskas je pliaj 15 lidoj (do, 60, 70, 80, 90 lidoj). Infanoj, lernantoj kaj studentoj ne pagas aliĝkotizon. La kotizo pageblas en ajna konvertebla valuto.
Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne ŝanĝiĝas.
27-a IF (Internacia Festivalo)
Afiŝita de brilanto je 18 aprilo, 2010 - 10:31.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Tradicia internacia aranĝo por mezjunuloj kun tre riĉa programo, ĉifoje en la sudgermana mezepokdevena urbo Nördlingen (Bavario): la kunvenejo estas nova kaj situas rekte ĉe la kompleta urbomuro
- Tuttaga ekskurso al Munkeno
- Vintra Universitato de AIS
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
MJS - Montara Junulara Semajnfino 2010
Afiŝita de WinstonSmith je 9 aprilo, 2010 - 14:04.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
MJS 2010 - Montara Junulara Semajnfino en Montescheno, Piemonto, Italio. Tritaga okazaĵo en la Alpoj, en la norda itala regiono Piemonto. Oni eskursos tra verdegaj arbaroj, klaĉos pri kaj en Esperanto kaj amuziĝos kun la mojosa estraro kaj aktivularo de Itala Esperantista Junularo.
9-a Novjara Renkontiĝo (NR)
Afiŝita de EsperantoLand je 28 marto, 2010 - 21:35.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la naŭa NR, denove en Saarbrücken, urbo apud la franc-germana landlimo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
8-a SOMERE
Afiŝita de EsperantoLand je 28 marto, 2010 - 21:23.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Kunvenos trideko da homoj el proksimume sep landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo aŭ en via tendo - ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Someraj kursoj/staĝoj en kastelo Greziljono
Afiŝita de bert je 19 januaro, 2010 - 17:19.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Someraj 1-semajnaj kursoj/kursoj kun ekskursoj kaj aktivaĵoj en la fama franca kastelo kaj parko Greziljono/Grésillon. En la retejo, iru al la agendo kaj poste al la Someraj kursoj.
Kurso de Eo laŭ matematika vidpunkto
Afiŝita de bert je 19 januaro, 2010 - 16:57.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
- Esperanto laŭ matematika vidpunkto, kurso gvidata de Christian RIVIÉRE en Esperanto.
- Jen nia agendo, jen aliĝilo kaj informoj je formato PDF kaj DOC.
- Ĉefa celo : Analizo kaj instruado de Esperanto laŭ maniero pli adekvata al homoj matematikemaj aŭ logikemaj. Debato pri diversaj temoj rilataj al Esperanto, al matematiko aŭ preferinde al iliaj komunaj karakteroj, pensmanieroj...
- Kromaj celoj : Prezentado de kelkaj facilaj temoj de la fako matematiko (antaŭscio ne necesa). Trejnado al komento kaj al eldiro de facilaj teoremoj kaj ekvacioj (nur por konsciigi ke eĉ tiufake Esperanto uzeblas).
- Vesperaj aktivaĵoj : Poezio (Christian Rivière, Francujo). Glit-fluto (Martin Meyer, Suisse) ...











