Seminario
(angla prelego) Kio estas vera internacia lingvo? ĉe "ToastMaster" Klubo en Chengdu
Afiŝita de SCESPA je 3 aprilo, 2009 - 19:43.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Prelego al angla-parolantoj pri la ecoj de vera internacia lingvo kaj kial Esperanto sucesas el diversaj proponoj de internaciaj lingvoj en historio.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
41a Studsesio
Afiŝita de esperanto-urbo je 17 marto, 2009 - 00:32.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Tradicia klerig-sesio kun interesaj temoj, diskutado, lingva perfektigo.
Ĉefpreleganto: Uwe Joachim Moritz
Ĉeftemo: Naciaj kulturoj: Hispanio - aspektoj el kulturo kaj politiko tra la jarcentoj
Amuzaj vesperaj programeroj, urborigardado, ekskursoj en la regiono.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Internacia Esperanto-Seminario en Zöblitz (Ceblico)
Afiŝita de Esperantst je 14 marto, 2009 - 00:39.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Internacia Esperanto-Seminario en Zöblitz (Ceblico), 26a-28a de junio 2009 - pri la temo “tabuo”
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
26-a IF (Internacia Festivalo)
Afiŝita de brilanto je 12 marto, 2009 - 11:48.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Tradicia internacia aranĝo por mezjunuloj kun tre riĉa programo, ĉifoje en la sudgermana mezepokdevena urbo Nördlingen (Bavario): la kunvenejo estas nova kaj situas rekte ĉe la kompleta urbomuro
- Tuttaga ekskurso al Nürnberg (kie estis la unua Esperantoklubo de la mondo)
- Vintra Universitato de AIS
Stagho pri rekta metodo kun Katalin Kovats
Afiŝita de Esperantonono je 8 marto, 2009 - 19:12.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
Chu vi shatus lerni kiel instrui Esperanton per la Rekta Metodo ?
Esperanto-Strasbourg povas helpi realigi vian revon !
Ni organizas staghon kun Katalin Kovats, fama lingvoinstruisto, redaktoro kaj aktiva zorgantino de www.edukado.net, en Strasburgo la 28-an kaj 29-an de marto 2009. 2 tagoj por malkovri kiel instrui per tiu metodo (foje nomata kiel Cseh Metodo), kun partopreno de veraj komencantoj kiuj rolos kiel lernantoj.
La stagho okazos sabate la 28-an de marto ekde la 10a ghis la 18a, kaj dimanche la 29-an de marto ekde la 9a ghis la 17a.
Kotizo : 30 euroj, pagendaj surloke.
Se necesas gastigi vin, bonvolu anonci tion frue, ni provos trovi solvojn en Strasburgo au indiki malmultekostajn hotelojn.
Por alighi, bonvolu respondi rete, plej frue kiel eblas.
Vi ricevos poste chiujn necesajn praktikajn informojn.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Seminario pri interpretado kaj intensiva kurso de Esperanto
Afiŝita de WinstonSmith je 6 marto, 2009 - 16:01.
| Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.
|
20-a de marto 2009:
Vendrede posttagmeze:
16.00-19.00 alveno de partoprenantoj
vespere komuna vespermanĝo, interkonatiĝo por taksi la lingvonivelon
21-a de marto 2009 (sabate):
9.00 – 9.30 enkonduko de la kurso: klarigo pri la celoj, iom da teĥnikoj, eventuala divido de la grupo se multas la partoprenantoj (!!)
9.30 – 10.30 ekzercado (iu rolas kiel ĉiĉerono kaj la aliaj sinsekve devas traduki)
10.30-10.45 kafopauzo
10.45 – 12.00 ekzercado
12.00 – 13,00 komune diskuto pri la ekzercado (kontrolo de eraroj, diskuto pri elektitaj vortoj, kaj tiel plu)
13.00 – 14.00 manĝopauzo
14.00 – 15.30 ekzercado
15.30 – 15.45 kafopauzo
15.45 – 17.00 ekzercado
17.00 – 18.00 komuna diskuto
Vespermanĝumado...
22-a de marto:
Dimanĉe matene
9.00 – 11.00 vizito de la urbo kun ĉiĉeronado kaj samtempa tradukado (ekzercado)
11.00 – 12.00 komuna diskuto
Tagmanĝo
Forveturo
La seminario estos gvidita de Michela Lipari.
Por organizaj elspezoj € 10.00.
Eblas loĝi che Hotel Maremma en Grosseto. Prezo por unulita ĉambro 35 €, por dulita 60 € (matenmanĝo inkluzivita), por mendi 0564-22293 (menciu Esperanton al sinjoro Maurizio Peccianti)
Samtempe okazos intensiva kurso por komencantoj (senpage).
Vendrede 16.00-19.00
Sabato 9.00-13.00 / 14.00-18.00
Dimanĉe 9.00-13.00
La kurso estos gvidita de Laura Brazzabeni.
Por aliĝi sendu mesaghon al Laura Brazzabeni (laura.brazzabeni@alice.it) kun indikoj pri:
Mi aligxas al la seminario [ ]
Mi aligxas al la kurso [ ]
Persona Nomo ................................................................
FAMILIA Nomo ................................................................
Telefonnumero(j): ........................................................
Retadreso ................................................................
Por informoj vi povos kontakti telefone Laura Brazzabeni 3391522925.
La aliĝintoj ricevos pliajn informojn.
La Prezidanto
de Esperanto Asocio Grosseto
Giovanni Zanaboni
giovannizana@msn.com
tel. 3288274820
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro












