Novaj detaloj en Monda Kalendaro


Post iom da programado, tranoktado kaj longa bierumado, la nova versio de Monda Kalendaro jam pretas. Nun ĝi havas novajn interesegajn detalojn.

Malnova versio de Monda KalendaroNi ricevis petojn kaj proponojn el multaj legantoj, kaj responde al tio ni pretigis tiun ĉi novan version. Nun ĝi funkcias kiel la 2.0 sociaj retoj, ĉar nun Monda Kalendaro estas redaktita kaj tute kontrolita de la uzantaro.

La celo estas ke tiu ĉi Monda Kalendaro estu internacia, bonkvalita, senpaga kaj malfermita al ĉiuj.

Jen la ĉefaj ŝanĝoj:

  • 1.- Funkciado per Drupalo.
  • 2.- Libera registriĝo kaj konto-havo.
  • 3.- Ebleco selekti laŭ kategorio.
  • 4.- Ebleco selekti laŭ kontinento.
  • 5.- Eksportebla RSS-kanalo eĉ laŭ kategorio.
  • 6.- Ebleco kontakti aliajn uzantojn.
  • 7.- Kalendaro monata, semajna aŭ taga.
  • 8.- Serĉilo.
  • 9.- Pririgardo de la lastaj afiŝaĵoj.
  • 10.- Jaraj statistikoj laŭ kategorio.
  • 11.- Ĝeneralaj statistikoj laŭ jaro, monato aŭ tago.
  • 12.- Ebleco sendi novaĵojn rekte al Klaku.netDel.icio.us.
  • 13.- La aranĝoj povas ripetiĝi (tage, semajne aŭ monate).
  • 14.- Geografia loko de la aranĝoj en Google Maps.
  • 15.- Monata kaj jara mapo-serĉilo per Google Maps.
  • 16.- Internacia mapo de la loko de la uzantaro

Ni esperas ke vi trovos tiun ĉi novan version facila. Bonvolu raporti erarojn, dubojn, komentojn, ktp... tiel ni daŭre klopodos ke Monda Kalendaro estu la vera spegulo de la tutmonda esperanto-movado. Dank' al vi esperanto ne havas limojn.