8a Eŭropa Esperanto-Kongreso / 86a Germana Esperanto-Kongreso

Afiŝita de Esperantst je 25 novembro, 2008 - 06:05.
bildo de Esperantst
Lando: Germanio
Urbo: Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
Komenca tago: 28 majo 2009 - 12:00
Fina tago: 3 jun 2009 - 17:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Ĉeftemo: Esperanto por multkultura Eŭropo

Je la unua fojo en la historio la Esperanto-movado forlasos sian kutiman kongresejon kaj prezentos sin en la urbo multloke kaj multflanke: ekzemple okazos a) publika kantado en la urbo kun lokaj infanoj kaj Esperantista kantisto; b) kongresanoj partoprenos en la la procesio okaze de la tradicia popolfesto; c) estas planite vizitoj al firmaoj, lernejoj, kluboj.

Atendos vin varia kulturprogramo dum la nacia vespero: multaj artistoj, muzikistoj, dancistoj kaj ankaŭ prezentantoj el la loka gimnazio, kiu donos hejmon por nia kongreso. Ankaŭ dum la internacia vespero vi trovos abundan muzik- kaj teatroprogramon.

Dum la kongreso okazos ankaŭ Eŭropa Konferenco organizata de Eŭropa Esperanto-Unio sub la temo: Signifo de la falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo.

Pliajn informojn vi trovas ĉ: http://gek-eek.esperanto-urbo.de/page.php?pid=26398090


kongresoj en Herzberg am Harz

bildo de esperanto-urbo

Esperantlingvajn informojn pri Herzberg - la Esperanto-urbo vi povas trovi en la urba hejmpaĝo:
http://www.herzberg.de

Esperanto-Centro
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (meze de Germanio)
DE-37412 Herzberg, Grubenhagenstr. 6
esperanto-zentrum@web.de
http://ic-herzberg.de

esperanto-urbo | 26 novembro, 2008 - 00:46

pri kunlaborado

bildo de Wieslaw Michalak

Saluton
Mi estas Wieslaw Michalak mi laboras en universitejo -faras, didaktikajn filmojn / filmas kaj filmuntagxas gxin /. Cxu lau via opinio tia filmisto povus labori dum via Kongreso por dokumenti arangxojn ,prelegojn.

amike
Wieslaw Michalak
Lublin
Pollando
wiesmich@poczta.fm

Wieslaw Michalak | 6 marto, 2009 - 11:25