25a printempa semajno internacia

Afiŝita de rosensto je 15 oktobro, 2008 - 14:33.
bildo de rosensto
Lando: Germanio
Urbo: St. Andreasberg
Komenca tago: 10 apr 2009 - 18:00
Fina tago: 17 apr 2009 - 10:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . kaj festas la Jubilean PSIon!
La Printempa Semajno Internacia (http://www.esperanto.de/psi) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj.
Ĉi jare ni estos en la nove renovigita seminariejo Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc.
Kiel en ĉiu jaro ni prezentos abundan programon: Ekzemple la teatraĵon "Herbe kun la ĉapelego" de Christoph Frank, kabaredan prezenton de Fraŭlino Emily Barlaston kaj koncerton de la Frank-Muschalle-triopo, nian faman "Fantomludon" kaj muzikvesperon en kiu partoprenantoj povos prezenti muzikpecon aŭ kunludi en "La PSI-orkestro". Aldone estos multaj aliaj prelegoj, lingvokursoj, laborgrupoj kaj ekskursoj. Kiel kutime estos aparta programo por infanoj kaj gejunuloj. Nia junulara programo havos ĉi jare la temon "Magio de la arbaro". Lasu vin surprizi.
Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .

Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!

Vidu: http://www.esperanto.de/psi