Ni bonvenigas vin en la KEF 9 en 2009 (Helsingør)

Afiŝita de admin je 15 aŭgusto, 2008 - 23:17.
bildo de admin
Lando: Danio
Urbo: Helsingør
Komenca tago: 7 jul 2009 - 00:12
Fina tago: 12 jul 2009 - 00:12
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Jes, KEF okazos en 2009, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas la la 7a ĝis la 12a de julio 2009.

Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org aŭ simple viziti la KEF-retejon ĉe www.tejo.org/kef.

P.S.: La filmeto estas kreita de Rogener kaj troviĝas ĉe www.ipernity.com/doc/pavinski/1929933

Originala fonto de la artikolo: http://www.tejo.org/eo/node/774