Tria Kongreso de Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo
Ĝi estas la sekvo en longa serio de ĉiujaraj ŝtataj renkontiĝoj de Esperanto, kiuj antaŭ tri jaroj gajnis la nomon de Kongreso kaj reinaŭguritan numerigon.
La aranĝo estas ĉifoje organizata de la E-Klubo de Lorena kaj EASP-Esperanto-Asocio de San-Paŭlo. Per la ĉeftemo "Internacia jaro de lingvoj", ĝi omaĝos la centjariĝon de UEA kaj la decidon de Unesko elekti lingvon kiel temon por 2008 .
Estos senpagaj tridek lokoj en la komuna loĝejo, kiu funkcios en la kongresejo mem. Ĝi okazos en la Kulturdomo de Lorena (Casa de Cultura de Lorena).
Aliĝilo kaj pliaj informoj:
http://www.easp.org.br/portal/Congresso/tabid/153/Default.aspx
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Delicious







