20a Eŭropa Rendevuo de Morbecque
La Eŭropa Rendevuo de Morbecque [elp. morbek] okazos de vendredo la 7a ĝis dimanĉo la 9a de novembro 2008.
Ĝi bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. Ĝi ĉiujare akceptas ĉ. 100 partoprenantojn, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.
La Eŭropa Rendevuo de Morbecque alligas kvingradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, kaj en plej amika etoso. Ĝi estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio!
Ĉi-jare okazos la 20a Rendevuo en la centjariĝa jaro de la Nordfrancia Esperanto-Federacio (organizanto). Tial la Rendevuo estos eksterordinara... kaj eĉ magia! Tritaga ĝi estos: de vendredo ĝis dimanĉo, nome kun kvar staĝaj duontagoj!
Trovu la informojn, programon kaj aliĝilon en la retejo de la organizanta Nordfrancia Federacio: http://www.esperanto-nord.org/eo/morbecque
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Delicious








La Esperanto-grupo de
La Esperanto-grupo de Monterrey kaj la Meksika Esperanto-Federacio ofertas regionan Esperanto-semajnfinon. La renkontiĝo taŭgas por komencantoj kaj por personoj kiuj jam parolas Esperanton diversnivele. La celo estas renkontiĝi, amikiĝi, trinki kafon, babili, lerni kaj turismi. Vi estas bonvenaj! International Foods Online