EsperanTago-1 "Eksomeru en Bolonjo"

Afiŝita de admin je 27 junio, 2008 - 19:50.
bildo de admin
Lando: Italio
Urbo: Bolonjo
Komenca tago: 22 jun 2008 - 22:49
Fina tago: 22 jun 2008 - 22:49
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

La Bolonja Eksomera Renkontiĝo estas unutaga randevuo por junaj esperantistoj, dum kiu eblos konatiĝi kun aliaj esperantistoj, amikumi kaj viziti la urbon, en neformala etoso, simila al tiu de junularaj esperantistaj renkontiĝoj.

La renkontiĝo ekos en la sidejo de la Bolonja Esperanto-Grupo (GEB), via Avesella 16, la 22an de junio 2008 je la 11a matene. Organizantoj ofertos tagmanĝon; poste, oni vizitos la urbon kaj umados en parko "Giardini Margherita". Ankaŭ ekzistas eta
antaŭprogramo por tiuj, kiuj jam alvenos sabaton vespere.

Informoj (IT) kaj aliĝoj: http://www.esperante.it/forum/viewtopic.php?t=137
Eld;uteblaj:

* Programo: http://leaden.altervista.org/programma.pdf
* Afid;o: http://leaden.altervista.org/poster.pdf , http://leaden.altervista.org/poster.png

Kontaktoj:
(IT) Fabio Bettani (aliĝoj, reklamado, akceptejo) fabio.bettani at esperanto.it
(EO) Alla Kudryashova (kontaktoj kun GEB,kunordigado) kata.luna at gmail.com