Oranĝa renkontiĝo 2008
Ni multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare!
La temo "Elturno" rilatas al la diferenco inter la ekstero kaj la eno de la esperantomondo. Ene ni havas varman, agrablan medion; ni plaŭdetadas tien kaj reen, komforte ĉirkaŭitaj de la fruktokarno. Ekstere estas ne tiom komforte; oni apenaŭ scias kio fruktokarno estas, kaj estas dika ŝelo inter la du mondoj. Ĉu oni kapablas pritrakti tion, eble?
La Perdita Generacio ludos, troviĝas kanuoj, varmiga saŭno kaj ebleco kune kun spertaj gvidistoj prediĝi en la arbaro.
Ĉiuj informoj troviĝas en la retpaĝo.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Delicious
Klaku







mi volas, mi volas!
Mi intencos partopreni en la renkontiĝon! :-) dankon pro viaj informoj kara.
alian demandon
Magnus, de kie vi estas? Kial vi ne aldonas vian loĝejon ĉe la uzant-mapo de Monda Kalendaro? :-D
amike,
Fanny.