7a Novjara Renkontiĝo (NR)

Afiŝita de EsperantoLand je 14 junio, 2008 - 13:36.
bildo de EsperantoLand
Lando: Germanio
Urbo: Frankfurt/Main
Komenca tago: 27 dec 2008 - 18:00
Fina tago: 3 jan 2009 - 10:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la sepa NR, ĉi-foje en Frankfurto ĉe Majno, konata granda urbo de komerco, sed kun multaj kulturaj ofertoj, trankvilaj anguloj kaj verda ĉirkaŭaĵo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

En la kvar pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele internacian etoson.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove pupteatra prezento de Christoph Frank ( Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.