6a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo)

Afiŝita de EsperantoLand je 14 junio, 2008 - 11:53.
bildo de EsperantoLand
Lando: Germanio
Urbo: Kall-Krekel
Komenca tago: 1 aŭg 2008 - 18:00
Fina tago: 17 aŭg 2008 - 10:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

Kien iri somere? Ni proponas partopreni en la 6a SOMERE, Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, de la 1a ĝis 17a de julio 2007 (vendredo ĝis dimanĉo) en Kall-Krekel, Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel. Ĉi-foje eĉ pli KULTURE!

Ĉi-jare ni planas ne nur somerumi, sed ankaŭ iom pli kulturumi ol kutime. Jen unuaj programeroj. Ni intencas enmeti ankoraŭ interalie koncerton, skeĉojn kaj ion pri literaturo. Ja ĉi-jare okazos nek KEF nek FESTO – eble ni povos renkontiĝi SOMERE kaj KULTURE en Kall-Krekel, ĉu? Ĉu vi havas proponon?

Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume ses landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton au eklerni la lingvon – jen renkontiĝo por vi.

La renkontiĝo estas taŭga unuflanke por homoj jam spertaj pri Esperanto – kaj aliflanke ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj. Regas internacia esperantlingva etoso kaj tial la novuloj pri nia lingvo trovas apud la lingvokursoj facilajn eblecojn por alproprigi al si nian lingvon en libertempeca etoso. Se vi ŝatas havi personajn raportojn pri la antaŭaj renkontiĝoj, eble rigardu ĉe la listoj de partoprenantoj de SOMERE 4 kaj SOMERE 5 kaj petu priskribon.

Jen la invitilo kaj aliĝilo kun ligo al la germana teksto kaj al pdf-versio.

Ĉu vi interesiĝas? Volonte ni respondos al viaj demandoj – kaj jam antauĝojas viajn aliĝojn.

Ĉion bonan kaj eble ĝis baldaŭ

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand