61a IKUE Kongreso

Afiŝita de Marija je 5 marto, 2008 - 19:29.
bildo de Marija
Lando: Italio
Urbo: Rimini
Komenca tago: 30 aŭg 2008 - 00:23
Fina tago: 6 sep 2008 - 00:23
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

http://www.esperokatolika.org/kongreso2008
http://www.ikue.org/kong2008/index.htm

New Page 1

Inter la multaj taskoj de la eklezia komunumo en la nunepoka mondo estas
evangelizado kaj ekumenismo. Ili baziĝas sur la Parolo de Dio kaj
samtempe ili ricevas motivon kaj forton el ĝi. La misiista agado de la
Eklezio por sia evangelizado ĉerpas inspiron kaj celon el la mizerikorda
revelacio de la Sinjoro. La ekumena dialogo devas esti animata de
konstanta orientado de la origina Parolo, kiun Dio liveris al Sia Eklezio,
por ke oni legu, komprenu kaj travivu ĝin en ĝia kunuleco.
La Parolo estas trezoro, kiun la Eklezio posedas ekde la komenco kaj kiun
ĝi devas daŭre remalkovri. Al tio la Papo invitas la tutan Eklezion, per
konstantaj instigoj, kaj aparte, per la arigo de la venontoktobra Sinodo
de la Episkopoj, dediĉita al la temo “La Parolo de Dio en la vivo kaj
misio de la Eklezio” (Vatikano, 5an-26an de oktobro 2008).
Dum la kongreso ni klopodos, deirante el ĉiutaga renkonto kun Kristo en
la Eŭkaristio (la Parolo de Dio estas unu el la du bankedoj de la Meso)
pliprofundigi nian agadon, relanĉi nian ateston, sed ĉefe remalkovri la
gravecon de la Parolo de Dio en nia vivo, ankaŭ en nia movada vivo. Kaj
ĉar unu el la taskoj de evangelizado estas konigi la Parolon de Dio, ni
klopodos kompreni kiel la nuna E-traduko de la Biblio spegulas fidele la
Dian mesaĝon, aŭ ĉu necesas aktualigi tiun tradukon.

LOKO:
La kongresa urbo estas jam sufiĉe bone konata inter Esperantistoj. Ni nur
menciiu, ke ĉi jare oni celebras 100-jaroj de Esperanto en Rimini.
La kongresa programo kiel kutime disvolviĝos ĉirkaŭ la preĝejo de
Sanktaj Johano kaj Paŭlo en ĉemara urboparto San Giuliano Mare.

DUMKONGRESA PILGRIMO:
La kongresan pilgrimadon ni direktos al Osimo, loko kie la 18an de
septembro 1663 mortis Sankta Jozefo el Kupertino, konata mistikulo. Krome,
li ankaŭ estas patrono de pilotoj, flugistoj, flugpasaĝeroj,
kosmonaŭtoj, parad;utistoj kaj studentoj.

GRAVE:
Al la Kongreso estas bonvenaj ĉiuj bonvolaj homoj kiuj deziras pasigi
semajnon en la kristana etoso.

Se vi ne povas partopreni la Kongreson, vi tamen povas kontribui al ĝia
(ni esperas sukcesa) okazigo:
- preĝante
- aliĝante kaj pagante aliĝkotizon
- donacante al la Kongresa kaso por helpi partoprenon al kongresanoj el
malbonstataj landoj

Ĉiuj aliĝintoj ricevos la kongresan libron kaj aliajn porokazajn
eldonajxojn. Tiuj kiuj ne venos, la dokumentojn ricevos post la kogreso al
sia hejma adreso.

PLIAJ INFORMOJ, ALIĜILO:
http://www.esperokatolika.org/kongreso2008
http://www.ikue.org/kong2008/index.htm


skribu al
Marija Belod;eviĉ
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
marija @ catholic.org