Ni bonvenigas al vi ĉiuj en tiu interesplena ekspozicio okazonta en Barcelono

Afiŝita de joan je 26 aŭgusto, 2007 - 12:07.
bildo de joan
Lando: Katalunio
Urbo: Barcelono
Komenca tago: 8 feb 2007 - 10:00
Fina tago: 21 feb 2007 - 10:00

Karaj samideanoj,

De la 8a ĝis la 21a de februaro en Centre Cívic Guinardó (Av. Mare de Déu de Montserrat 134-140) oni faros la ekposicion L'ESPERANTO A LA BARCELONA ANTIGA.

Horaro: De lundo ĝis sabato, de la 10:00a ĝis la 14:00a kaj de la 16:00a ĝis la 21:00a.

La inaŭguro okazos ĵaŭde la 8an de februaro je la 20a. Tuj poste okazos la konferencon: 'L'ANGLÈS I L'ESPERANTO' farita de Martí Guerrero i Cots.