Novaĵoj - Marto 2009
Saluton !
Mi prezentas min, mia nomo estas Boris-Antoine Legault. Mi estas nova prizorganto de mondakalendaro.org
Unue mi volas danki al la antaŭa prizorganto, Joan Catala pro lia bonega kaj pionira laboro !
En la lasta semajno, mi faris kelkajn ŝanĝojn al la retejo : vi rimarkos ke mi reordigis kaj modifis plurajn menuerojn, ktp.
Kunlaborantoj rimarkos iujn ŝanĝojn al publikigo de aranĝoj. Kreante vian aranĝon, vi devos elekti urbon, landon, kaj regionon. Vi ankaŭ elektos aranĝo-tipon, kaj trafajn temojn. Ankoraŭ ekzistas nur tri temoj, pro tio vi estos petata proponi pliajn temojn en aparta skatolo. Sekve, vi elektos repoŝtan kontakton kaj retpaĝan adreson (se ekzistas), lokon en la monda mapo, kaj devos verki priskribon. Plie, nun eblas alkroĉi dokumentojn kaj krei specialan URL-on por via paĝo. Tio povas esti utila se vi aŭ via asocio ne havas propran retejon. Tiel vi povos aldoni ĉiujn informojn kaj reklami vian eventon pere de la URL-o kiun vi kreos (ekz : http://www.mondakalendaro.org/miaevento). Fine, notu ke nun eblas krei "kopiojn" de eventoj. Ekzemple, vi povas kopii iun eventon kiu okazis antaŭjare kaj nur ŝanĝi la titolon kaj la datojn por la ĉi-jara versio.
Vi rimarkos ke la aspekto de novaj publikaĵoj iomete ŝanĝiĝis (komparu : http://www.mondakalendaro.org/node/1028 al http://www.mondakalendaro.org/node/128). Kiam vi kreas novan eventon, ĝi aperos laŭ nova stilo, sed se vi kopias malnovan okazaĵon ĝi aperos laŭ malnova stilo.
Fine, mi petas vin reklami pri Monda Kalendaro en viaj asocioj, en via persona retpaĝo, en retpoŝtaj listoj, ktp. Ankoraŭ Monda Kalendaro estas nesufiĉe konata, kvankam ĝi estas elstara ilo por anonci esperantajn eventojn. Kaj ne forgesu ke Monda Kalendaro ne nur helpas vin prezenti viajn eventojn, sed ankaŭ ĝenerale progresigas la esperantan movadon.
Mi dankas movademe,
Boris-Antoine Legault
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn







En la 15a numero de
En la 15a numero de Konstru-Forumo Jan Werner anoncas terminologian seminarion kiun agentejo Kava-Pech organizos en Dobřichovice apud Prago je 2009-11-6/8. La seminario okazos dum tri tagoj: de vendreda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo. Celo de la terminologia seminario estas montri diferencon inter spontana tradukado de nacilingvaj terminoj al Esperanto kaj la faka terminologia laboro. Tiun laboron antaŭiras sistema segmentado de traktota temo, konstruo de nocio-sistemo kaj preciza difinado. 70-536 Nur poste sekvas elektado de nomoj por la traktataj nocioj. En la programo estos ankaŭ temo pri bezonata vortfarado. Aliĝanto al la seminario povas kontribui al la seminario per al-afera referato ne pli longa ol 20 minutoj. La temon komuniku al la programa kunordiganto: Jan Werner (vidu lian retpoŝtadreson en la retejo de Konstru-Forumo). Limdato por la proponoj pri referato: la 30-a de septembro 2009.
Burundio havos propran
Burundio havos propran spacon en la elsendo de Radio Aktiva!!!
Pri tiu novaĵo ni informos dum ĉi tiu 17a podkasto de Radio Aktiva.
Vi povos aŭskulti intervjuon al Jérémie Sabiyumva, aktiva esperantisto el Burundio, kiu respondos al ni pri la plej diversaj aferoj.
Simple, aŭskultu ĝin.
...............................
capricorn man