Malferma Tago UEA - aŭtuno 2009

Afiŝita de UEA-CO je 24 februaro, 2009 - 09:42.
bildo de UEA-CO
Lando: Nederlando
Urbo: Rotterdam
Komenca tago: 28 nov 2009 - 10:00
Fina tago: 28 nov 2009 - 17:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

La aŭtuna Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazos ĉi-jare la 28-an de novembro 2009.

Loko: Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. Horo: inter 10.00h kaj 17.00h.

La libroservo funkcios (kun rabatitaj varoj). Ĉefpreleganto estos profesoro C. Minnaja. Bonvolu trovi pliajn informojn ĉi tie: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=338 .
(rs)


Laŭ iuj kritikantoj de

bildo de jhon.lincon82

Laŭ iuj kritikantoj de Esperanto, ekzemple reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, la lingvo ne taŭgas por seriozaj celoj ĉar mankas al ĝi kulturaj referencoj. Malmultaj esperantistoj dubas pri la ekzisto de esperanta kulturo, sed kia 70-640 la ligo inter lingvo kaj kulturo? Por eviti konfuzon, nepras fari klaran distingon inter lingvo kaj ĝia parolkomunumo, opinias Detlev Blanke. "La problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato", li skribas.

jhon.lincon82 | 2 decembro, 2009 - 06:12

Mia deziro trakribri la

bildo de ismymaninlove

Mia deziro trakribri la librostokon de UEA decidigis min ĉeesti ties malferman tagon, la 24an de aprilo. Memkompreneble oni ne devas iri UEA-en por eltrovi, ĝuste kio tie surbrete troviĝas — ekzistas (iom eksdata) librokatalogo kaj tre bona retkatalogo. Tamen tie mankas bildoj kaj, kvankam eblas al leginto aldoni recenzon, ŝajne malmultaj (pro pigreco?) tion faras. Mi konkludis, ke la sola maniero eltrovi, ĝuste kian stokon UEA havas estas mem iri kaj enŝovi propran longan nazon.
aquarius man

ismymaninlove | 11 januaro, 2010 - 06:29