33-a IJF - Internacia Junulara Festivalo
La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta Eŭropo. Tie oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto.
La 33-a IJF okazos en Giulianova, en la centra Italio, de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2009.
Estas antaŭviditaj apartaj rabatoj por partoprenemuloj el ekonomie malavantaĝaj landoj, kaj por tiuj, kiuj kontribuos per programeroj aŭ organiza helpo.
Informiĝu ĉe la oficiala retejo: http://iej.esperanto.it/ijf/2009
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Kalendaro
Delicious








IJF nuligita pro tertremo en L'Aquila
La arangxo estas nuligita: pro la tertremo de la 6a de aprilo en apuda urbo L'Aquila, la kunvenejo estas uzata por senhejmuloj - kaj sekve IJF ne plu okazos..