Esperanto Semajnfino Guadalajara

Afiŝita de Esperantst je 16 januaro, 2009 - 05:34.
bildo de Esperantst
Lando: Meksiko
Urbo: Guadalajara
Komenca tago: 28 feb 2009 - 11:00
Fina tago: 1 mar 2009 - 18:00
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

La Esperanto-grupo de Guadalajara kaj la Meksika Esperanto-Federacio ofertas regionan Esperanto-semajnfinon. La renkontiĝo taŭgas por komencantoj kaj por personoj kiuj jam parolas Esperanton diversnivele. La celo estas renkontiĝi, amikiĝi, trinki kafon, babili, lerni kaj turismi. Vi estas bonvenaj!

Pliaj informoj: februaro2009@esperanto-mexico.org
aŭ en la retpaĝo de Meksika Esperanto-Federacio:
http://www.esperanto-mexico.org (renkontiĝoj)