76a Itala Kongreso de Esperanto

Afiŝita de Bruĉjo Kasini je 7 januaro, 2009 - 17:31.
bildo de Bruĉjo Kasini
Lando: Italio
Urbo: Cassino
Komenca tago: 28 aŭg 2009 - 00:00
Fina tago: 3 sep 2009 - 23:59
Javascript estas necesa por vidi ĉi-mapon.

La novan aspekton de la Itala Kongreso karakterizas la “Seminarioj”, studunuoj pri specifa aspekto de Esperanto, kiuj daŭras ĉ. 20 studhorojn tra tri-kvar plenaj tagoj.
Ĉiujare estas organizataj almenaŭ tri diversajn seminariojn, pri malsamaj specifaj temoj, kaj la gvidado de ĉiu seminario estas atribuata al specifa gravulo de tiu kultura aspekto de Esperanto.
La “Seminarioj” de la Itala Kongreso okazas ekskluzive en la Internacia lingvo, kaj ili celas tutmondan partoprenantaron.
Por Kasino estas invitataj Ĵak Le Puil, Ulrich Lins, Louis Zaleski Zamenhof.
Apud la “Seminarioj” okazas intensivaj kursoj de Esperanto je la du bazaj niveloj (por absolutaj komencantoj, kaj por progresantoj) ankaŭ atribuataj al gravaj Esperanto-pedagogoj.
Krome enestas la programon organizaj kunvenoj kaj distraj aranĝoj de aparta intereso. Pri la publika koncerto de Ĝanfranko Molle apud Pisa en 2007 parolis almenaŭ 30 diversaj nacilingvaj agentejoj kaj gazetoj paperaj aŭ retaj.
Kaj oni ne forgesas la turisman parton: veni al la plej belaj urboj de Italujo kaj ne viziti ilin kaj iliajn ĉirkaŭ­aĵojn estus certe krimo: En 2009 ni vidos la urbon Kasinon, ĝian Monaĥejon en Monte Cassino, la malnovan urbon Casertan kaj ĝian Reĝdomon.
Venu al la Itala Kongreso kaj ĝi kare restos en via koro kaj en viaj okuloj dum longaj jaroj...


Kiam ni pripensis kiel

bildo de twoandahalf

Kiam ni pripensis kiel traduki interfacon de vk.com (pyjamas), ni elektis uzadon de imperativo, ĉar tio estas pli logika, malĝraŭ ke en multaj naciaj lingvoj (womens pyjamas) en similaj okazoj estas uzata infinitivo.

twoandahalf | 7 marto, 2010 - 14:31