Aranĝoj
| dim | ||
|---|---|---|
Komenco:10:00
Fino:20:00
En unu el la plej konataj universitatoj de tuta Ameriko "Unam" en la jura fakultato okazos la venonta Meksika Esperanto-Kongreso. Ni planas interesan programon kun prelegoj rilate al la lingva diverseco de Meksiko. Pro la proksimeco oni planas ankaŭ ekskursojn al la piramidoj de Teotihuakano kaj al la centro de la urbo. La urbo de Meksiko ofertas amason da vidindaĵoj, muzeoj, bonaj manĝaĵoj ktp.. Ni tre ĝojus se vi povus partopreni. Estu bonvenaj! Ni ankaŭ atentigas ke ni planas antaŭe seminarion por aktivuloj kaj someran kurson (du niveloj), kiujn vi ankaŭ povas partopreni. Pliajn informojn vi trovas ĉe la retpaĝo de la Meksika Esperanto-Federacio: http://www.esperanto-mexico.org (sub renkontiĝoj). Informoj ĉe la LKK mek2009@esperanto-mexico.org. | ||






