Monda Kalendaro aldonas ripeteblajn aranĝojn kaj GoogleMaps


Saluton kara!
nova eblo estis aldonita al la paĝaro Monda Kalendaro. Temas pri la mapoj de Google! Nun eblas difini la precizan lokon, kie okazos la aranĝoj, kaj per la mapoj estos pli facile trovi la lokon, ĉu? :-)

Nun ankaŭ vi povas serĉi aranĝojn laŭ la monato kaj vidi la rezultojn grafike en la mapo. Por tuj uzi tiun ĉi ilon iru rekte al http://www.mondakalendaro.org/tutmonda_vido

Memoru ankaŭ redakti vian profilon kaj aldoni la ĝustan lokon de via domo (ligilo "mia mapo" de via profilo).

La revolucio alproksimiĝas. Esperanto iĝas pli fama kaj dezirinda tagon post tagon.

tutkore,

Monda Kalendaro,
ĉio kaj ĉie