Eventa arĥivejo
| Eko | Fino | Evento | Urbo | Priskribo |
|---|---|---|---|---|
| 2008-jul-05 | 2008-jul-12 | Someraj staĝoj | Baugé | Someraj Esperanto-staĝoj okazas ĉiu-jare en la fama kastelo Grezijono. |
| 2008-jul-09 | 2008-jul-15 | Armenia Somero en Jerevan | Jerevan | Bonvenon cxiuj en tiu bela "Armenia Somero" en Jerevan. Ni organizos amuzajn ekskursojn, ripozadon, prelegojn kaj kulturan programon. |
| 2008-jul-10 | 2008-jul-16 | Armenia Somero | Jerevan | Bonvenon en la 2008-a Armenia Somero okazonta en la urbo Jerevan. Oni organizos ekskursojn diversajn, ankaux ripozado, bonegajn prelegojn kaj kulturan programon. |
| 2008-jul-11 | 2008-jul-18 | TAKE7 - Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto | Montreal | Temo : Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la amerikoj. |
| 2008-jul-11 | 2008-jul-14 | 56-a ELNA-Kongreso (Montrealo) | Montrealo | Bonvenon en la 56-a ELNA-Kongreso okazanta en la urbo Montrealo (Kanado). Por pliaj informoj, bonvolu kontakti: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530, Usono. |
| 2008-jul-12 | 2008-jul-16 | 28-a Brazila E-ista Junulara Kongreso / 43-a Brazila Kongreso de E-o | Fortaleza-CE | Partoprenu la Brazilan Kongreson de Esperanto kune de Brazila Esperantista Junulara Kongreso! Senpage por eksterbrazilanoj! |
| 2008-jul-12 | 2008-jul-19 | Someraj staĝoj | Baugé | Someraj Esperanto-staĝoj okazas ĉiu-jare en la fama kastelo Grezijono. |
| 2008-jul-15 | 2008-jul-15 | 15a datrevno de Irana Esperanto-Asocio | Tehrano | Okaze la 15a datreveno de la fondiĝo de Irana Esperanto-Asocio oni aranĝos kunvenon. |
| 2008-jul-18 | 2008-jul-18 | Muzik-koncerto de Kaj Tiel Plu en Prats de Rei | Prats de Rei | La 18an de julio okazos la muzik-koncerton de la kataluna muzikbando Kaj Tiel Plu en Prats de Rei (Anoia) je la 22a horo en la cxefa placo de la vilagxo. |
| 2008-jul-19 | 2008-jul-26 | 93-a Universala Kongreso de Esperanto, UK-2008 | Roterdamo | Bonvenon cxiuj en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, UK-2008, en Rotterdam (Nederlando). |
| 2008-jul-19 | 2008-jul-26 | Someraj staĝoj | Baugé | Someraj Esperanto-staĝoj okazas ĉiu-jare en la fama kastelo Grezijono. |
| 2008-jul-19 | 2008-jul-26 | IIK - 39a Internacia Infana Kongreseto | Oostvoorne / Roterdamo | En infankongreseto kune ferias infanoj kun kelkaj junuloj kaj plenkreskuloj, dum ia gepatroj ĉeestas UK-on en proksima Roterdamo. La junulgastejo situas apud lago kaj arbaro kaj povas akcepti ĝis 68 personoj. |
| 2008-jul-26 | 2008-aŭg-02 | REF - 30a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj | Grésillon, Baugé (kastelo Grezijono) | Por familioj, kiuj hejme uzas Esperanton. |
| 2008-jul-26 | 2008-aŭg-02 | La IJK 2008 okazos en Hungario | Szombathely | (Fonto: www.tejo.org) Venontjara IJK okazos en Hungario, en la urbo Szombathely, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto 2008, decidis TEJO-estraro. |
| 2008-jul-27 | 2008-aŭg-04 | Kristana Kongreso en Pribylina | Pribylina | Bonvenon cxiuj en la Kristana Kongreso, 58-a Kongreso de KELI en Hotelo Esperanto, Pribylina, Slovakio, okazonta de la 27a de julio gxis la 4a de augxusto. |
| 2008-jul-29 | 2008-aŭg-05 | Jen la afrika konferenco de ILEI en Benino (Afriko) | Benino | La 29an de julio gxis la 5an de augxusto okazos la Konferencon de ILEI en Benino, en la afrika kontinento. Bv, kontakti Aida Cizikaite (aidute@mail.lt) por havi pliajn informojn. Dankon. |
| 2008-aŭg-01 | 2008-aŭg-17 | 6a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) | Kall-Krekel | Kien iri somere? Ni proponas partopreni en la 6a SOMERE, Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, de la 1a ĝis 17a de julio 2007 (vendredo ĝis dimanĉo) en Kall-Krekel, Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel. Ĉi-foje eĉ pli KULTURE! |
| 2008-aŭg-02 | 2008-aŭg-09 | Someraj staĝoj | Baugé | Someraj Esperanto-staĝoj okazas ĉiu-jare en la fama kastelo Grezijono. |
| 2008-aŭg-02 | 2008-aŭg-08 | MIRO (Magiverda Internacia RenkontigxO) | Duga Resa, | www.keja.hr |
| 2008-aŭg-07 | 2008-aŭg-11 | 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo en Bongdo Junulara Domo | Seulo | De la 6a gxis la 10a okazos en Seulo la 3-an Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Ŭonbulismo en Bongdo Junulara Domo Seulo, en Koreio. |
| 2008-aŭg-09 | 2008-aŭg-16 | Someraj staĝoj | Baugé | Someraj Esperanto-staĝoj okazas ĉiu-jare en la fama kastelo Grezijono. |
| 2008-aŭg-09 | 2008-aŭg-17 | Someran Esperanto-Studadon | Modra-Harmónia | La ideo de SES estas fari komunan someran aranĝon, kiu kombinus studadon de Esperanto kun agrabla ferio kaj amuziĝo en internacia etoso kaj kiu estus taŭga kaj por veraj komencantoj, kaj por progre |
| 2008-aŭg-11 | 2008-aŭg-16 | Nacia Kongreso de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME) | Vatomandry | Bonvenon en la Nacia Kongreso de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME), okazanta la 10an gxis 15a de auxgusto 2008 en la marborda urbo Vatomandry Okazos ankaŭ sesio de Internacia Ekzameno Baza Niv |
| 2008-aŭg-20 | 2008-aŭg-24 | La 31-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso | Lodzo | Okaze de la centjariĝo de Esperanto-movado en Lodzo oni organizos tie la 31-an Tutpollandan Esperanto-Kongreson. Temo de la kongreso estas: "Esperanto - ilo kaj rimedo de dialogo". |
| 2008-aŭg-22 | 2008-aŭg-28 | 75a Itala Kongreso de Esperanto | Grosseto | Groseto, 2008.08.22-28 Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la |
| 2008-aŭg-30 | 2008-sep-06 | 61a IKUE Kongreso | Rimini | http://www.esperokatolika.org/kongreso2008 |
| 2008-aŭg-31 | 2008-aŭg-31 | 73-a Esperanto-Renkontigxo de Sudparaiba Valo | Taubaté-SP | Tradicia unutaga regiona E-renkontigho kun intensa serio de diverstemaj prelegoj fare de la tre aktivaj esperantistoj de landoparto, kiu kovras du brazilajn shtatojn (federacierojn), Rio de Janeiro ka |
| 2008-sep-05 | 2008-sep-07 | 3-a BRES - Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj. | Braziljo / Brasília | Esperanto-parolantaj spiritistoj kunvenos la trian sinsekvan jaron en tutlanda aranĝo: |
| 2008-sep-05 | 2008-sep-07 | Oranĝa renkontiĝo 2008 | Hernusando | Ni multe ĝojas por la dua sinsekva jaro povi prezenti la plej brilan esperantoaranĝon en Hernusando, aranĝatan de la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. Inter la 5-a kaj la 7-a de septembro ni renkontiĝos ĉi-jare, amuziĝante almenaŭ same multe kiel pasintjare! |
| 2008-sep-19 | 2008-sep-21 | ARKONES | Poznań | Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe la plej unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. |
| 2008-sep-21 | 2008-sep-21 | 11-a Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga | Taguatinga | La 21an de septembro okazos la 11-an Esperantan Renkontiĝon de Taguatinga (ERT) en Taguatinga Centro (Braziljo - DF). |
| 2008-sep-26 | 2008-sep-29 | Internacia Amikeca Renkontiĝo | Kent | Ni plezure informas vin pri la "Internacia Amikeca Renkontiĝo" okazonta en Aylesford, Kent (Britio). |
| 2008-okt-02 | 2008-okt-05 | 8-a KoKoLoRES - Semajnfina renkontiĝo | Herne | La 2an gxis la 5an de oktobro 2008 okazos la 8-an KoKoLoRES - Semajnfinan renkontiĝon por ludemuloj en Herne, Germanio. Samtempe okazos kurso por komencantoj. |
| 2008-okt-10 | 2008-okt-12 | Tria Kongreso de Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo | Lorena-SP | Ĝi estas la sekvo en longa serio de ĉiujaraj ŝtataj renkontiĝoj de Esperanto, kiuj antaŭ tri jaroj gajnis la nomon de Kongreso kaj reinaŭguritan numerigon. |
| 2008-okt-10 | 2008-okt-13 | 15-a ARE - aŭtuna renkontiĝo de esperanto | Silver Bay, New York | La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. |
| 2008-nov-07 | 2008-nov-09 | Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko | Dobřichovice | Bonvenon en la KAEST 2008 (Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) okazonta en la urbeto Dobřichovice (pensiono "Sokol"), apud Prago. |
| 2008-nov-07 | 2008-nov-09 | 20a Eŭropa Rendevuo de Morbecque | Morbecque-le-Parc (apud Hazebrouck) | La Eŭropa Rendevuo de Morbecque [elp. morbek] okazos de vendredo la 7a ĝis dimanĉo la 9a de novembro 2008. |
| 2008-nov-08 | 2008-nov-11 | Kantostaĝo, fungologio, tinkturarto | Baugé apud Angers | Kastelo Grezijono invitas al 3 aktivaĵoj dum 4 tagoj. |
| 2008-nov-15 | 2008-nov-17 | 14a KOLOMBIA ESPERANTO-KONGRESO | Ibageo | 14a KOLOMBIA ESPERANTO-KONGRESO
|
| 2008-nov-22 | 2008-nov-22 | Kulturtago en Bremen | Bremen | La 22an de novembro 2008 oni organizas la Kulturtagon, temas pri evento de la landaj ligoj de Bremen kaj Malsupra Saksio en Bremen, en Germanio. |
| 2008-nov-28 | 2008-nov-30 | IKF (Internacia Kultura Festivalo) | Ústí nad Labem | De la 28an al 30a de novembro 2008 okazos "IKF" (Internacia Kultura Festivalo) en Ústí nad Labem, Ĉehio. |
| 2008-dec-06 | 2008-dec-08 | 34-a Kataluna Kongreso de Esperanto | Sabadell | La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. |
| 2008-dec-12 | 2008-dec-14 | 39a studsesio | Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo | prelegserioj por ĉiuj interesiĝantoj, kurso por perfektiĝemuloj, klerigsesio por fariĝi kursestro, instruanto, plukleriga kurso por instruemuloj, fakuloj. |
| 2008-dec-12 | 2008-dec-15 | 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj | Bjalistoko | Ni invitas ĉiujn samideanojn de la mondo alveni al Bjalistoko kaj inter la 12-a kaj la 15-a de decembro 2008 kune festi la 149-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko. |
| 2008-dec-13 | 2008-dec-13 | Zamenhofa Tagmanĝo en Caracas | Caracas | LUGAR: casa de Nancy Aquino, Av. Las Acacias, Residencias Florida, piso 2, apartamento 22. La Florida. Caracas. (Frente al edificio Marisol y la Asociación Hípica de Venezuela. |
| 2008-dec-14 | 2008-dec-14 | Esperanta Socio de Chicago: Zamenhofa Tago Bankedo | Chicago, Illinois | La ĉiu-jara Bankedo por la Naskiĝtago de Zamenhof, farita de la Esperanta Socio de Ĉikago. Ĉiu jaro, okazos en "Siam Pot Thai Restaurant" ĉe 1509 W. Taylor St. |
| 2008-dec-27 | 2009-jan-04 | Ago-Semajno | Liptovksy Mikulas | Neforgesebla etoso, nekutimaj homoj, interesa programo, bela loko, agrable pasita tempo kaj novjara balo! Tio estas Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš - unuafoje en Slovakio! Simple venu :) |
| 2008-dec-27 | 2009-jan-03 | 7a Novjara Renkontiĝo (NR) | Frankfurt/Main | "Komune festi la Novan Jaron" Ni invitas vin partopreni en la sepa NR, ĉi-foje en Frankfurto ĉe Majno, konata granda urbo de komerco, sed kun multaj kulturaj ofertoj, trankvilaj anguloj kaj verda ĉirkaŭaĵo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn. |
| 2009-jan-14 | 2009-jan-23 | Oceania Kongreso de Esperanto | Auklando | Ni bonvenigas vin al la Oceania Kongreso de Esperanto en Auklando (Nov-Zelando) kunlabore de AEA (Aŭstralio) kaj NZEA (Nov-Zelando) en konferencejo St Francis Retreat Centre , en Hillsborough , Auckl |
| 2009-feb-21 | 2009-feb-22 | 4-a EsperanTago | Vercelli | EsperanTago estas unutaga renkontiĝo por junuloj, dum kiu eblas konatiĝi kun aliaj esperantistoj, amikumi kaj viziti plurajn italajn urbojn, en neformala etoso, simila al tiu de junularaj E-renkontiĝoj. |






